Lamio

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologia rolulino. Por aliaj signifoj vidu la artikolon 248 Lamio.
Lamio
mita serpento • rolulo de helena mitologio
Informoj
Eble sama lamia in a work of fiction • Lamia • Lilit
Sekso ina
Patro Posejdono
Patrino Libio
Kunulo Zeŭso
Infanoj Eritrea Sibilo
vdr

En helena mitologio, Lamio (el la greka Λάμια, «glutema») estis bela reĝino de Libio kiu iĝis infan-manĝanta dajmonino. Laŭ Aristofano, ŝia nomo devenis el la greka vorto por ezofago (λαιμός), aludante ŝian kutimon forgluti infanojn[1]. Kelkaj versioj priskribas ŝin kiel bela knabino kun serpenta vosto sub sia talio. Se tiel, ŝi estus ktonika estaĵo, kiel Tifeo, Eĥidno kaj la gigantoj. Tamen, tiun nuntempan bildon pri ŝi oni havas danke al la poemo Lamia, de John Keats, publikigita en 1819[2]. Antonino Liberala uzis Lamion kiel artenativan nomon por la serpentforma drakonino Sibariso, kvankam Diodoro Sicilia asertis ke ŝi havis nur deformitan vizaĝon[3].

Lamio, laŭ Herbert James Draper (1909). Per tiu pentraĵo, Draper celis humanigi tiun rolulinon por veki kompaton al ŝi. Pro tio, ŝi estas prezentita kun homaj kruroj, kvankam serpenta felo ĉirkaŭanta ŝian talion kaj plia sur ŝia brako aludas ŝian metamorfozon.
  1. Aristofano. Vespoj, 1177.
  2. Keats. Lamia.
  3. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 20.41.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne