Tetriso

Tetriso
Disvolvo Aleksej Paĵitnov
Platformo Game Boy Advance
Ĝenro puzla videoludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
vdr

Tetriso (ruse Тетрис) estas puzlo inventita de Aleksej Paĵitnov en 1985, kiam li laboris en la Akademio de Sciencoj en Moskvo, Rusio. Paĵitnov indikis pentominon kiel la inspiran fonton de la ludo.[1]

Tetris dum ludado

Ĝia nomo venis el la greka nombra prefikso "tetra-", kiu signifas kvar, ĉar ĉiuj eroj havas kvar segmentojn. La ludon (aŭ ties multaj variantoj) eblas ludi sur ajna ludkonzolo kaj komputila operaciumo, kaj krome sur la aparatoj kiel grafika kalkulilo, poŝtelefono kaj polmokomputilo.

Tetris plurfoje aperas en la listo de la plej popularaj videoludoj en la tuta historio. Oni kredas, ke Tetris" estis la plej bone vendata ludo inter ĉiuj konataj ludoj, ĉar ĝin eblas ludi sur preskaŭ ajna moderna komputilo kaj ludkonsolo. La ludo (aŭ iu el ĝia multaj variaĵoj) estas disponebla por preskaŭ ĉiu videoludoj kaj komputilaj operaciaj sistemoj, kaj ankaŭ por aparatoj kiel grafikaj kalkuliloj, poŝtelefonoj, iPod-oj, kaj PDA-oj. Tetris iĝis populara kiam Nintendo eldonis Tetris por sia Game Boy Sistemo. Tetris ofte aperas en listo de la pliamuzaj ludoj de ĉiuj tempoj.

  1. Intervjuo kun la kreinto de Tetris, S-ro Alexey Pajitnov - Silvia Pingitore

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne